mi

Ĉu mi denove blogu?

Certe mi ne havis sufiĉe liberan tempon por blogi ofte... :( Ĉu mi iam denove havos tempo por tion fari?

Ĉu iu havas konsilon por helpi min blogi pli ofte?

Eble mi devas konsideri blogi pri simplajn aferojn kaj blogi precipe mallonge, ĉu ne? Eble foje (nur de tempo al tempo) mi blogu longe.

Aliflanke mi certe ne plu (almenaŭ ne ofte) blogos dulingve ĉar tio postulas tradukadon kaj mi ne ĉiam celas ambaŭ lingvojn. Ofte ne valoras la penon. Do precipe mi blogos esperantlingve.
mi

Reviviĝo

Saluton al ĉiuj.

Ĵus mi finis purigi mian retpoŝtokeston. Mi havis proksimume 400 nelegitajn retmesaĝojn.... nun mi havas nul. :)

Mi respondis malfrue kelkajn el ili (unu de antaŭ du jaroj), kaj viŝis aliajn. Mi esperas retrovi kontrolon de miaj retkomunikoj.
  • Current Mood
    calm kontenta
esperantio

Esperanto en Salvadoro / Esperanto en El Salvador

eo:
Jen ligilo al artikolo pri Esperanto en Salvadoro fare de juna universitata ĵurnalisto:

Esperanto: la esperanza en la unión por medio de una lengua

Ĝi estas en la hispana, kompreneble.

es:

Este es el enlace a un artículo sobre Esperanto en El Salvador hecho por un joven periodista universitario:

Esperanto: la esperanza en la unión por medio de una lengua


mi

Nova blogo / Nuevo blog

eo:
Nu... mia unua nova blogaĵo estu rilata al la publikigo de mia nova blogo por GNU/Linuksemaj temoj. Tre multe mi volas disvastigi liberan programaron en mia universitato.
Jen la ligilo:
http://linuksblogo.blogspot.com/

es:
Bueno... mi primer nuevo post es en relación a la publicación de mi nuevo blog para temas GNU/Linux. Quiro mucho difundir el software libre en mi universidad.
Este es el enlace:
http://linuksblogo.blogspot.com/

  • Current Mood
    calm sopiranta
alimondismo

Longe for ... / Ausente por mucho tiempo...

eo:
Nu... jam delonge mi ne skribas ĉi tie... mi devus denove blogi, ĉar multajn aferojn mi devas kundividi al la tuta mondo... ha ha ha.

Espereble baldaŭ mi denove skribos.

es:
Bien... ya hace mucho que no escribo aquí... debería volver a hacerlo, porque hay muchas cosas que tengo que compartir con el mundo... ha ha ha.
  • Current Mood
    happy feliĉa
alimondismo

Kostariko / Costa Rica

eo:

es:

Antaŭ kelkaj tagoj oni invitis min vojaĝi en Kostarikon por neformala esperanto-renkontiĝo inter la 29a de oktobro kaj la 4a de novembro.

Multe mi dubis provi iri ĉar mi eĉ ne havis pasporton kaj ne havis sufiĉan disponeblan monon. Krome, mi devas labori ĝis la 31an de oktobro; la vojaĝo do, povus ekesti nur ekde la 1a de novembro.

Tre interesis min la eblo ekkoni persone kelkajn kostarikan esperantistojn. Tial mi decidis provi vigle ekprepari ĉion necesan por la vojaĝo.

Tamen, mi neniam antaŭe iris al Kostariko. Mi eĉ ne sciis kiujn dokumentojn salvadorano bezonas por eniri tiun iom foran landon, ankaŭ ne sciis per kia busfirmao mi povus vojaĝi kaj kiom da mono kostos. Unue do mi devis demandi kaj esplori per pluraj manieroj tiujn gravajn detalojn.

Finfine mi eksciis ke ni, salvadoranoj, bezonas pasporton por eniri libere dum kelkaj tagoj en Kostarikon. Mia dubo estis pro tio ke por eniri en Nikaragvon, Hoduron kaj Gvatemalon salvadoranoj nur bezonas salvadoran identigan dokumenton (DUI: Documento Único de Identidad) kaj ne pasporton. Ankaŭ mi eksciis ke nur estas du firmaoj (nu, almenaŭ mi trovis nur du) kiuj ofertas transporton inter Salvadoro kaj Kostariko (unu pli multekosta ol la alia) kaj ke oni devas aĉeti busbileton almenaŭ du tagoj antaŭ ol la vojaĝo.

Do, mi devis prepari plurajn aferojn. La precipaĵoj estis: Akiri pasporton, pruntepreni monon por la busbileto kaj vojaĝo (mi ricevos iom da mono post kelkaj tagoj, tamen tuj ne eblas malpagi ĝin), aĉeti la busbileton klare, kaj prepari mian valizon.

Monon mi trovis malfacile, tamen trovis finfine.

Por akiri la salvadoran pasporton oni devas ankaŭ peti ĵusan kopion de naskiĝ-akto (dokumento de mia naskiĝo). Por tio mi devis iri al la urbestrejo ankaŭ. Krome, oni devas antaŭpagi la pasporton ne en la oficejo kie oni printas ĝin, sed en privata banko.

Mi petis permeson en mia laborejo por fari tiujn burokrataĵojn hieraŭ lunde: Mi iris matene al banko por antaŭpagi la pasporton (mi atendis pli ol du horojn), poste mi iris al oficejo de la urbestrejo (tie duonon da horo). Tiam mi ekpensis ke mi estis tre proksime de la Ministerio pri Impostoj kie mi povus peti mian NIT (Número de Identificación Tributaria) kiu estas dokumento por leĝaj spezoj. Tiun dokumenton mi bezonas por ricevi pagojn. Mi profitis la okazon do por peti ĝin (por tio pasis unu horo kaj duono).

Poste mi tagmanĝis proksime de tiu ministerio. Poste  iris al "oficejo pri migrado kaj eksterlandeco". Dum la iro al tiu oficejo mi preterpasis dorme la ĝustan bushaltejon. Kiam mi vekiĝis, mi estis for de mia celo... mi iris en la buso atandante la revenon. Post duono da horo de mia vekiĝo, denove mi alvenis al la ĝusta bushaltejo.

Finfine mi atingis la oficejon pri migrado k eksterlandeco, kie oni faras salvadoran pasporton. Bedaŭrinde estis plenplena. Mi ricevis la nombron 136 de tiutaga vico kaj tiam oni prilaboris la 96an pasporton. Pro tio ke mi vidis ok aŭ naŭ laboristojn, mi pensis ke ĉio iros sufiĉe rapide.

Post du horoj tamen, je la 3a kaj duono vespere, oni vokis la personon kun la nombro 101!! Certe mi ne pasus la saman lundon, kaj mi ankoraŭ bezonis aĉeti la busbileton!!

Interalie, dum mi atendadis, mi eksciis ke tiu malrapideco komenciĝis tiumatene, tamen mi ne atingis ekscii kial okazis (kvankam mi pensis ke estis normala malrapideco).

Mi konas alian sidejon de la oficejo pri migrado kaj eksterlandeco, kiu estas malpli granda ol tiu kie mi estis tiam, sed malpli pleniĝema onidire. Mi hezitis kelkajn minutojn iri tien aŭ resti en la sama, ambaŭokaze riske de senutila atendado...

Fine mi decidis iri al tiu alia sidejo... mi ekiris tiel rapide kiel eble. Tiun lokon mi atingis je la 4a k kvarono. Bedaŭrinde, kiam mi alvenis, oficisto diris al mi ke ili "ne havis sistemon" (tiu esprimo signifas ke la ĉefa komputilsistemo ne funkcias iel, eble pro misfunkciado rilata al la retkonekto kaj/aŭ al la datenbazo) kaj eble povus atenti la jam atendantajn, sed ne pli. Kaj ke la problemo daŭris la tutan tagon.

Ili diris al mi "revenu morgaŭ matene" kaj donis al mi malaltan nombron por la sekva tago. Mi ne povas peti plu permeson en mia nuna laboro..., krome, nenio garantiis al mi ke la komputilsistemo funkcius morgaŭe... do mi revenis hejmen laca, senpasporta kaj sen espero vojaĝi.

Mia patrino diris al mi "Ne konvenas ke vi iros". Tiu esprimo signifas ke se mi irus eĉ kontraŭ ĉiuj tiuj malfacilaĵoj, io malbona okazus al mi. Mi certe ne kredas tion, tamen, ja jes iĝis tre malfacile denove provi iri.

Hace unos días me invitaron a viajar a Costa Rica para un encuentro esperantista informal entre el 29 de octubre y el 4 de noviembre.

Dudé mucho intentar ir porque ni siquiera tenía pasaporte y no tenía suficiente dinero disponible. Además, tengo que trabajar hasta el 31 de octubre; entonces el viaje podría ocurrir sólo hasta el 1 de noviembre.

Me interesó mucho la posibilidad de conocer personalmente a algunos esperantistas costarricenses. Por eso me decidí a intentar con energía preparar todo lo necesario para el viaje.

Sin embargo, nunca antes he ido a Costa Rica. Ni siquiera sabía qué documentos necesita un salvadoreño para entrar a ese país un tanto lejano, tampoco sabía en qué empresa de buses podría viajar y cuánto dinero costaría. Así que primero tuve que preguntar e indagar esas importantes cuestiones por muchas maneras.

Finalmente me enteré de que nosotros los salvadoreños necesitamos pasaporte para entrar libremente por unos días en Costa Rica. Mi duda era porque para entrar a Nicaragua, Honduras y Guatemala, los salvadoreños sólo necesitamos el documento de identidad salvadoreño (DUI: Documento Único de Identidad) y no pasaporte. También me enteré que sólo hay dos empresas (bueno, al menos sólo encontré dos) que ofrecen transporte entre El Salvador y Costa Rica (una más cara que la otra) y que se tiene que comprar el boleto al menos dos días antes del viaje.

Así que tuve que preparar muchas cosas. Los principales fueron: Sacar el pasaporte, prestar dinero para el boleto y el viaje (recibiré algo de dinero dentro de unos días, pero lo puedo cobrar de inmediado), comprar el boleto claro, y preparar mi maleta.

El dinero lo conseguí con dificultad, pero lo conseguí finalmente.

Para sacar el pasaporte salvadoreño se tiene también que sacar una copia de la partida de nacimiento. Para eso, tuve que ir a la alcaldía también. Además, se tiene pagar el pasaporte no en la oficina donde se saca, sino en un banco privado.

Yo pedí permiso en el trabajo para hacer esos trámites burocráticos ayer lunes: Fui en la mañana al banko para pagar el pasaporte (esperé más de dos horas), después fui a la oficina de la alcaldía (allí esperé media hora). Entonces me puse a pensar que estaba bien cerca del Ministerio de Hacienda donde podría sacar el NIT (Número de Identificación Tributaria) que es un documento para transacciones monetarias legales. Necesito ese documento para que me paguen. Así que aproveché la ocación para sacarlo (para eso pasó una hora y media).

Después, almorcé cerca de ese ministerio. Después fui a la Oficina de Migración y Extrangería. Durante el trayecto a esa oficina me dormí y me pasé de la parada. Cuando me desperté, ya estaba lejos... me fui en el bus esperando que regresara. Después de media hora de que me desperté, otra vez llegué a la parada correcta.

Finalmente llegué a la oficina de migración y extrangería, donde se saca el pasaporte salvadoreño. Lamentablemente estaba llenísimo. Me dieron el número 136 de la fila de ese día y entonces atendían al pasaporte 96. Debido a que vi como ocho o nueve empleados, pensé que todo iría suficientemente rápido.

Sin embargo, después de dos horas, a las 3 y media en la tarde, ¡¡llamaron a la persona con el número 101!! Ciertamente no habría de pasar el mismo lunes, ¡¡y todavía necesitaba comprar el boleto!!

Entre otras cosas, mientras esperaba, me enteré que esa lentitud comenzó en la mañana, pero no alcanzé a saber por qué sucedía (aunque pensé que era una lentitud normal).

Yo conozco otra sucursal de la oficina de migración y extrangería, que es más pequeña que en la que estaba entonces, pero que se llena menos según me contaron. Dudé por unos minutos si irme allá o quedarme en la misma, en ambos casos con riesgo de esperar inútilmente...

Al final decidi irme a la otra sucursal... me fui tan rápido como pude. Llegué al lugar a las 4 y media. Por desgracia, cuando llegué, un empleado me dijo que "no tenían sistema" y que tal vez podrían atender a los que ya estaban esperando, pero no a más. Y que el problema duró todo el día.  

Me dijeron "venga mañana en la mañana" y me dieron un número bajito para el siguiente día. No puedo pedir más permiso en mi actual trabajo..., además, nada me garantiza que el sistema funcionara al día siguiente... así que regresé a casa cansado, sin pasaporte y sin esperanza de viajar.  

Mi mamá me dijo "No conviene que vayás". Expresión que significa que si fuera a pesar de todas las dificultades, algo malo me pasaría. Ciertamente no creo eso, pero sí que se hizo difícil volver a intentar ir.

mi

ankoraŭ pli da tempo

Nu, supoze mi jam devus esti libera je la universitato, sed ne.

Okazis ke gravulo de la universitato lastatempe petis de ni (mi prilaboras finan laboraĵon [tezon] kune kun aliaj du personoj), enmeti pli da enhavo, rilata sed ne akordita je la komenco de la laboro. Ni startis je marto 2007, planinte liveri ĉion maksimume je la 17a de aŭgusto kaj ni povis atingi tiun daton fininte ĉion... sed tiu gravulo insistis kaj nia konsilanto diris al ni ke estus pli bone obei tiun “peton”.

Do, ni “decidis” fari krome tiun alian parton kiu estas malfacilega por ni, kaj ŝanĝas meze profunde la ceteran laboraĵon, do ni devis peti prokraston por la livero de tiu laboraĵo...

Ni havas unu monaton pli por liveri ĉion, t.e. ni povas liveri maksimume je la 17a de septembro. Kompreneble ni volas fini ĉion plej baldaŭ kiel eble; do ni planis ke ni povos fini la laboraĵon je la 1a aŭ 3a de septembro (espereble ni atingos fini ĉion antaŭ ol tiam).

Tio bedaŭrigas min pri pluraj aferoj. Unue mi ne povos dediĉi tempon por prizorgi kaj organizi novan esperanto-kurson ĝis je septembro ĉi-jare... ĝi devos komenciĝi poste, je oktobro eble (konsiderante tamen kiom mi devas lerni pri instruado, eble konvenas ke mi dediĉu la ceteron de la jaro por lerni instrui).

Due, mi devos atendi pli da tempo por komenci labori. Trie, mi devos esti dum ankoraŭ multa tempo kun miaj malagrablaj kunlaborantoj (mi ja ne plu volas vidi ilin).



Nu, nur restas subteni mian animforton dum almenaŭ du semajnoj plu.

Antaŭen Eduardo!, Vi kapablas!

  • Current Mood
    busy ankoraŭ okupata
  • Tags